Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Biaso (apartigilo)
En statistiko, la termino biaso (fojfoje nomita deklivo) estadas uzata por priskribi kelkajn malsamajn konceptojn:
Sampla biaso estas biaso pri iuj membroj de la loĝantaro, kiuj estas selektitaj por prezenti proprecojn pli verŝajne inkludataj ol aliaj.
Spektra biaso temas pri pritakso de la ebleco de diagnostika provo en biasa grupo de pacientoj, kiu kondukas al tropritakso de la sentkapablo kaj specifeco de la provo.
forigita-variabla biaso estas la biaso, kiu aperas en pritaksoj de parametroj en statistika regreso kiam la alprenita specifilo estas malĝusta, tiel ke ĝi forigas la nedependan variablon kiu devus esti en la modelo.
Statistika biaso aŭ sistema eraro estas eksteraj influoj kiuj povas afekti la precizecon de statistikaj mezuroj kaj dependas de la instrumentoj aŭ la metodoj uzitaj.